Karaj Legantoj, Salutojn!

The Esperantist! Kio estas la signifo de tiu ĉi vorto? Kompreneble ĝi devas esti (1) Tiu, kiu lernas, kaj uzas, Esperanton: (2) Tiu ĉi malgranda Gazeto, en la sama lingvo presita.

Kaj kio estas Esperanto? Ĝi estas tio, kion nia bona estro, Doktoro Zamenhof, donis al la mondo, post kiam li estis studinta multajn Eŭropajn lingvojn.

Ĉu ni do estos pravaj, enkondukante niajn proprajn "plibonigojn" en la lingvon? Kaj ĉu tiu ĉi Gazeto prave povos sin nomi The Esperantist, se estos en ĝi presita ia ŝanĝo, neaprobita de la aŭtoro de la lingvo? Tute ne.

Je la kvindek naŭa paĝo, en la Februara Numero, ni vidis kelkajn el la kaŭzoj, kiuj pruvas ke la signoj tre malhelpas nian progresadon; kaj ankaŭ estis anoncite ke Doktoro Zamenhof aprobas la uzon de la litero H anstataŭ la supersigno.

Tiu ĉi certe estas lerta kaj sufiĉa, tamen ĝi ŝajne ne plaĉas al kelkaj el niaj Anglaj studentoj. Tute forgesinte ke, kiam oni estas lernonta ian lingvon, oni devas komenci per la alfabeto, ili imagas ke la Esperantaj konsonantoj devas esti laŭ la Angla uzo. Ŝajne alilandaj amikoj ne estis pripensitaj.

Mi kredas ke ni en Anglujo prave aprobos la uzon de GH, HH, JH, ĉar oni tre facile memoras iliajn sonojn. Kaj mi ankaŭ kredas ke la Italoj ne juste malaprobos CH kaj GH, kvankam iliaj sonoj estas tute malsamaj je la uzo de la Itala lingvo.

66

Ĉar malmultaj studentoj skribadas pri tiuj ĉi akcentoj, mi hodiaŭ sendas al Vi tiun ĉi leteron. Kaj, ĉar Vi estas veraj Esperantistoj, Vi zorge pripenasados la aferon, kaj bonvolos sendi al mi poŝtkarte Viajn opiniojn antaŭ Aprilo 10, 1904.

(Adreso, 67, Kensington Gardens Sq., London, W.).

La plimulto el ni en Anglujo (en la tuta mondo eble) ĉiam estas kontraŭ la signoj kriadintaj. Forigu ilin! estas la devizo de multaj el niaj fervoraj helpantoj. Nu, por decidi tiun ĉi demandon, Vi, Karaj Geesperantistoj, povos elekti el tiuj ĉi du proponoj:—

(1). Ĉu The Esperantist presiĝos sen signaj literoj, sed per CH, GH, HH, JH, SH?

(2). Ĉu ĝi presiĝados per la literoj Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kiel ĝis nun ni faris?

Mi petegas ke ĉiuj el la Legantoj kiuj pliamas la unuan el tiuj ĉi du proponoj, skribu al mi poŝtkarton, enhavantan la vortojn "Mi kredas ke la uzo de signoj malhelpas je la universala alpreno de Esperanto, kiel Lingvo Internacia."

Tiam, se mi ricevos sufiĉe da tiaj poŝtkartoj, Via deziro estos plenumita, kaj Vi ne plu vidos supersignojn en The Esperantist.

Eble la plimulto da legantoj jam lernis ke nia fervorega apoganto, Sinjoro W. T. Stead, estas malsaniĝita, kaj forvojaĝis al Sudafrikujo. Kompreneble ĉiuj Geesperantistoj unuanime sendos al li koregajn bondezirojn je rapidega resaniĝo, kaj esperos ke, antaŭ ne longe, li povos repreni siajn senĉesajn penadojn por la plibonigo de la homaro. Nunatempe li malfeliĉe estas paginta la punon de tro da entuziasmo, ĉar li provis fari pli ol eble estas.

La Biblioteko Esperanta denove pligrandiĝis, per la aldono de la tri sekvantaj libretoj:—

(1). Vojaĝo interne de mia ĉambro (kvindek ok paĝoj) estas bonega traduko de la Franca de Xavier de Maistre. La tradukisto, M. S. Meyer, trafis sian celon, kaj donis al ni lertegan kaj bonstilan tradukon de tiu interesa verketo.

(2). Advokato Patelin (kvardek du paĝoj) estas triakta proza komedio de Brueys kaj Palaprat. Esperantigita de M. J. Evrot. Ĝia enhavo estas tre interesa kaj ŝerca, kaj ĉiuj Esperantistoj ĝuos bonan ridon, je ĝia tralego. Ni gratulu Sinjoro Evrot pri la bona temo kiun li elektis, kaj ni esperu ke, antaŭ ne longe, la komedio aperos en Esperanta teatro, laŭ la deziro de Doktoro Zamenhof. La legado de komedioj multe helpas la paroladon de la lingvo.

(3). Tridek ses elektitaj fabloj de La Fontaine, tradukitaj de M. Vaillant, bone taŭgas kiel legolibro Esperanta, ĉar ni jam konas la Anglan tradukon. 67Niaj legantoj jam vidis specimenojn de fabloj Esperantigitaj, kaj espereble tiu ĉi aro plaĉos al ili.

Ni gratulas la tri verkistojn kaj esperas ke ili baldaŭ skribos aliajn (eble originalajn) verkojn.

Ĉiuj el ili troviĝas ĉe The Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple. Ĉiu kostas 1/-.

Ni plezure povas anonci ke la de longe atenditaj Vortaroj nun eliris, kaj ke ili multe plaĉis al niaj amikoj. Ni esperas ke, nun kiam oni havas vortarojn, multe pli da Esperantistoj bonvolos sendi al ni artikolojn. Alie The Esperantist ne povos enhavi sufiĉe da interesaĵoj por gajnadi la aprobon de ĝia tutmonda Abonantaro.


